Hodiaŭ estas BlogTago.
Mi iom elreviĝis pri mia propra blogo: mi ne pensas, ke la valoro de miaj skribaĉoj superas la valoron de mia elspezita tempo - kvankam mi ne taksas mian tempon kiel tre valoran! Tamen, pri blogado ĝenerale mi plu opinias, ke temas minimume pri interesa eksperimento pri nova speco de komunikado.
Laŭ la "reguloj", mi trovu 5 novajn blogojn, kiuj interesas min. Supozeble mi rajtus trovi blogojn en iu ajn lingvo, sed ne estus garantio, ke legantoj de ĉi tio povus legi tiujn blogojn. Do, mi donis al mi la pli malfacilan taskon trovi 5 Esperantajn blogojn, kiuj estis aktualigitaj en la pasintaj kelkaj monatoj, kaj kiuj ankoraŭ ne estas en e-planedo.
Mi pensas, ke eble mi sukcesis:
* http://zooplah.farvista.net/blogo/
* http://www.sunflower.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.html
* http://www.razeno.blogspot.com/
* http://www.ipernity.com/home/lodchjo
* http://amelano.net/
Bonan legadon!
2007-08-31
BlogTago
2007-08-21
Mi ŝanĝis mian pasvorton al "kaco"
Sed la komputilo diris, ke mia pasvorto ne estas sufiĉe longa.
Ha ha ha.
Pasvortoj estas granda problemo en la hodiaŭa mondo. Krom la kartoj por bankaŭtomatoj, preskaŭ ĉiu reta servo postulas, ke oni memoru ankoraŭ unu pasvorton. Oni rekomendas, aŭ eĉ postulas, ke oni ne uzu la saman pasvorton por diversaj aferoj, ke oni ne skribu la pasvorton ie, kaj ke la pasvorto ne estu divenebla. Se oni ne estas ia profesia parkerigisto, kion diable oni faru?
Eble ni reiru al la bonaj malnovaj tagoj, kiam anstataŭ retumi oni iris korpe al vendejo kaj subskribis ĉekon. Oni eĉ ne devis memori sian nomon, ĉar ĝi estis jam presita sur la ĉekoj!
Ĉu iam la komputila teknologio redonos al ni tiun simplecon kaj facilecon, kiun ni ĝuis, antaŭ ol ni havis komputilojn?
Fek! Mi sonas kiel maljunulaĉo.
2007-06-14
Averaĝaj homoj
Mi ĵus legis, ke averaĝa eŭropano dum sia vivo:
* uzas 3800 vindaĵojn
* manĝas dek mil karotojn
* fekas 3 tunojn
* vomas 5 sitelojn (kiom grandas norma sitelo en EU?)
* furzas 15 fojojn tage
* spektas televidon dum 148 minutoj tage
* legas 532 librojn kaj 2455 ĵurnalojn
* marŝas 300 km jare
* havas 8 aŭtojn
* produktas 40 tunojn da enterigita rubaĵo
* elspezas 2 milionojn da eŭroj
* konas 1700 homojn
* seksumas kun 10 homoj
* seksumas 4239 fojojn
* estas en geedza paro dum 11,5 jaroj
* produktas 61 litrojn da larmoj
Ĉu tio estas interesa?
Fakte, ne. Neniu el tiuj statistikaĵoj surprizas, kaj ĉiu estas proksimume tiom, kiom mi divenus, krom eble pri la karotoj kaj la larmoj, kiujn mi ne scius taksi.
La plej mirinda statistikaĵo pri homoj estas la nombro de ili. Kompreneble ĉiu jam scias, ke estas pli ol 6 miliardoj da homoj, sed tiu statistikaĵo tamen estas mirinda, se oni komprenas kaj pripensas ĝin. Komparu kun la nombroj de aliaj specioj. Ekzemple, por multaj oftaj kaj ĉiutagaj birdospecioj oni kalkulas la nombron de individuoj per dekoj da milionoj, kaj blankajn ursojn oni kalkulas per dekoj da miloj. Do, dekoj da homoj por ĉiu merlo, kaj centmiloj da homoj por ĉiu blanka urso. Kaj ĉiu homo produktas tiom da fekaĵo.
Mi jam seksumis kun dek homoj, sed mi devos aĉeti ankoraŭ multe da aŭtoj, kaj enspezi multe pli da mono, se mi volos elspezi du milionojn da eŭroj.
2007-06-12
Libera Folio estas troloj
Mi suspektis tion dumlonge, sed ĉi tiu artikolo fine konvinkis min.
Mi uzas la vorton "trolo" en interreta senco, kiu ankoraŭ ne estas en PIV. Temas pri homo, kiu skribas ion kun la ĉefa celo estigi kolerajn reagojn. (La vorto devenas de la fiŝista termino "troli": trolo kvazaŭ fiŝkaptas reagojn de legantoj. Tamen, oni pensas ankaŭ pri la mitologia estaĵo "trolo", imagante, ke la koncernaj homoj estas maliculoj kaj eventuale loĝas sub pontoj, kiel en la konata fabelo pri tri kaproj.)
La plej multaj troloj trolas por propra amuzo: ili ŝatas vidi, kiom da reagoj ili povas estigi per unu provoka mesaĝo. Aŭ eble ili sentas sin en la vera vivo malgravaj kaj ignorataj kaj volas validigi sian ekzistadon per tio, ke "almenaŭ en Interreto multaj homoj atentas min". Tamen, iuj troloj estas profesiuloj: se retĵurnalo vivtenas sin per reklamado, ĝi volas havi multajn legantojn, kaj insulti iun grupon de homoj estas rimedo por havi, se ne legantojn, almenaŭ multajn vizitantojn al la retejo.
Nu, se la artikolo asertanta, ke propedeŭtika valoro de Esperanto ne ekzistas, ne donas sufiĉe da reagoj, mi proponas al la redakcio de Libera Folio, ke ĝi publikigu artikolojn pri la sekvaj temoj:
* "La angla estas pli facila lingvo ol Esperanto"
* "La Elekta Komisiono de UEA pretigas puĉon en Jokohamo"
* "La Esperanta Vikipedio estas malŝparo de ĉies tempo"
* "Esperanto estas eŭropa lingvo"
* "Necesas forigi la supersignajn literojn de Esperanto"
* "Zamenhof estis cionisto-pederastiulo"
Laŭ la kutima stilo de Libera Folio, kaj por plej bone provoki reagojn, la artikoloj ne subtenu sian tezon per argumentoj, sed konsistu el kunĵetitaj citaĵoj kaj asertoj, pri kiuj multaj legantoj volos disputi, kvankam ilia preciza senco ne estas klara. Poste la redakcio povos gratuli sin pro la vigla "debato".
Povas esti, ke Libera Folio jam pritraktis iujn el tiuj proponitaj temoj.
2007-06-08
Kial oni havu infanojn?
Multaj homoj en mia aĝo jam havas infanojn, kaj tiu plago trafis eĉ kelkajn el miaj amikoj. Ĝenerale mi iom perdas la kontakton kun ili, kiam ili ekhavas infanojn, sed mi povis iomete spekti, kiel la infanoj ŝanĝis iliajn vivojn, en tre malagrabla maniero: ili ne plu havas liberan tempon, ili estas konstante lacaj, ili devas elspezi multe da mono, ktp. Mi perdas kontakton kun tiaj homoj, parte ĉar ili ne plu havas tempon por kunveni al trinkejo, ktp, kaj parte pro tio, ke ili ne plu estas interesaj homoj: gepatroj apenaŭ havas tempon por io alia krom la infanoj, do ne povas paroli pri io alia, do estas iom tedaj kunuloj.
Mi komprenas, ke antaŭ multaj jaroj oni bezonis infanojn por sekurigi sian propran estontecon: infanoj subtenis siajn gepatrojn, laborante sur bieno, zorgante pri ili en maljunaĝo, ktp. Sed hodiaŭ tio ne plu validas: hodiaŭ infanoj estas nur peza ŝarĝo por la gepatroj, finance, tempe kaj emocie. Kial do, en la moderna mondo, granda plimulto de la homoj ankoraŭ havas infanojn?
Oni povus hipotezi biologian impulson, sed tio ne ŝajnas al mi tre kredinda. Biologiaj impulsoj efikas korpe: se oni soifas aŭ malsatas, oni sentas tion tre rekte. Ankaŭ la deziro seksumi estas rekte sentebla, per la korpo. Mi ne komprenas, kiel oni povus senti korpan deziron havi infanojn.
Ĉu iu povas sugesti motivon, kial tiom da homoj ruinigas la proprajn vivojn per gravediĝo?
Gepatroj rajtas respondi pri siaj propraj motivoj, sed gepatroj supozeble ne havas tempon por legi aŭ skribi en blogoj!
2007-05-04
Granda kaco (2)
Mi ĵus rimarkis interesan respondon al mia antaŭa mesaĝo sub ĉi tiu titolo. Mi respondas en nova mesaĝo, por ke pli da legantoj trovu tiun respondon kaj mian.
1. Zazou, ĉu vi trovis statistikojn pri dikeco de kacoj ... en Esperanto?! Eble ĝuste tio mankas en la Esperanta literaturo!
2. Ĉu vere gravas la diko de onia kaco, kiam oni elektas kondomon? Ŝajnas al mi, ke normalaj kondomoj estas faritaj el materialo, kiu relative malfacile streĉiĝas, sed poste ne tre forte repuŝas. Mi ne estas "melongenulo" (eble "kukumulo" mi estas ...), sed ankaŭ mi trovas, ke estas malkomforte surmeti kondomon, kvazaŭ mi surmetus tro malgrandajn ŝuojn. Poste, tamen, kiam mi jam surhavas ĝin, ĝi ne plu premas min, kaj fine, kiam mi forprenas la kondomon, ĝi estas pli granda, ol kiam ĝi estis nova. Mi neniam provis meti kondomon sur melongenon, sed mi iam blovis aeron en kondomon, kaj ĝi iĝis multe pli granda ol iu ajn melongeno, kiun mi vidis, kaj ĝi tamen nek rompiĝis nek havis grandan aerpremon ene: se oni ellasus ĝin, ĝi ne forflugus kiel balono.
3. Mi aŭdis, ke ekzistas ankaŭ kondomoj el alia materialo - eble estas polieteno anstataŭ kaŭĉuko. Eble kun tiuj kondomoj gravas havi la ĝustan dikon, ĉar la materialo estas malpli elasta. Oni faris tiun alian specon, laŭ mia kompreno, ĉar iuj homoj havas alergion kontraŭ la kutima speco, sed la alia materialo havas ankaŭ alian avantaĝon: ĝi ne gustas kaŭĉuke kaj pli taŭgas do por midzado. Eble Zazou pensas pri tiu alia speco de kondomo.
4. Por midzi estas preferinde tute ne uzi kondomon, laŭ mi, sed mi parolas el la vidpunkto de midzato. Nur dufoje mi provis kun kondomo. En unu okazo tio estis, ĉar mi fikis alterne ŝian buŝon kaj ŝian piĉon (virino malofte volas tion, do mi volonte kaptis la okazon), kaj en la alia okazo, kun alia ino, ni havis mentogustan kondomon, kiun ni ricevis senpage, kaj ni eksperimentis. La eksperimento ne estis tre sukcesa. Laŭ ŝi, la menta gusto malfortiĝis dum la suĉado kaj eĉ en la komenco ne plene kaŝis la kaŭĉukan guston, kaj mi ne havis same bonan senton tra la kondomo, do post iom da tempo mi forigis la kondomon, kaj mi finis sen ĝi.
5. Mi legis, ke aidoso tre malofte transdoniĝas per midzado, sed ekzistas ja ankaŭ aliaj malsanoj malagrablaj. Tamen, ĉu multaj malsanoj transdoniĝas de la midzanto al la midzato? Oficialaj informpaĝoj ne rekte respondas tiun demandon, ĉar ili celas malhelpi la transdonadon ĝenerale. Ili eble eĉ timigus virojn nenecese. Sed mi volus scii, kiom mi riskas, se mi akceptas midzon de nekonata virino (mi pli ofte revis ol spertis tion) ... aŭ eĉ de nekonata viro, kvankam mi havas nenian intencon provi tion.
6. Jes ja, bonŝance ankaŭ virinoj midzas, sed mi suspektas, ke gejoj pli ofte kaj pli lerte midzas. De tempo al tempo okazis, ke mi sentis fortan deziron ŝovi mian kacon en buŝon, sed mankis bonkora helpantino, do mi bedaŭris mian unuflankan seksemon. Kompreneble, mi ne iluziiĝas, ke gejoj viciĝus por enbuŝigi mian kacon, sed estus utile havi pli da ŝancoj. Ambaŭseksemuloj havas duoblan amuzon, ktp.
7. Mi tamen sukcesis trovi kelkajn praktikajn avantaĝojn de granda kaco: 1. En varmega vetero oni povas kontentige penetri iun kaj tamen eviti intergluiĝon, lasante aerspacon inter la korpoj. 2. Oni povas pli facile teni la pinton sub krano por purigi ĝin. 3. Se oni havas truon en la poŝo, oni povas surprizi siajn amikojn, tirante la pinton de sia kaco el la pantalonpoŝo.
2007-04-27
Ĉu iu el vi frekventas gimnastejon?
Mi mem neniam uzis gimnastejon, krom devige ĉe la lernejo, sed troviĝas gimnastejo proksime al mia loĝejo, kaj mi ofte preterpasas ĝin piede, tiel ke mi vidas, kiaj homoj uzas ĝin. Kolektive, ili estas la plej malallogaj homoj, kiujn mi iam ajn vidis. Eble oni renkontus malpli agrablajn homojn en certaj malliberejoj, sed mi dubas.
Jam per la aŭtoj en la parkejo oni povas ion konstati pri la personeco kaj sinteno de la homoj. La spacoj tuj apud la konstruaĵo estas preskaŭ ĉiam okupitaj, kvankam ili oficiale estas rezervitaj por handikapuloj kaj gepatroj kun infanoj. Ĉar oni ne aplikas monpunojn, kaj la gimnastejuloj ne volas piediri kromajn dek metrojn, ili parkas tie. Verŝajne iuj estas tro stultaj por kompreni, ke ili ne devus parki tie, sed mi supozas, ke ĝenerale al ĉiu el ili mankas la baza socia lerteco por kompreni, ke li aŭ ŝi ne estas la sola homo en la mondo.
Tion konfirmas la aspekto de tiuj homoj, kiam mi vidis ilin iri de siaj malrekte parkitaj aŭtoj en la konstruaĵon aŭ reen, ĉar oni ja povas vidi ies personecon en ties vizaĝo: ĉiuj disradias egoismon kaj narcisismon. Kelkfoje mi vidas iun, preterpasanta rubujon, ĵeti rubaĵon sur la teron, ĉar supozeble estus tro da ĝeno eĉ turni sian per nigraj okulvitroj garnitan kapon por vidi, ke tie tuj apude estas rubujo.
Atinginte sian aŭton, la tipa gimnastejulo malfermas ĉiujn fenestrojn, aŭdigas laŭtan, tre aĉan muzikon kaj dum kelkaj minutoj rigardas sin en spegulo kaj ŝminkas sin. Ŝajne eĉ la viroj ŝminkas sin, kvankam eble estas lipbalzamo anstataŭ ruĵo. Poste, antaŭ ol forveturi, rapide kaj laŭte, ne zorgante, ke infano povus kuri en la straton, endas disĵeti sur la teron la cigaredstubojn el sia rubujo.
Iam mi legis amuzan artikolon, kiu demandis, kion komunan havas la homoj, kiuj flugigis aviadilojn en konstruaĵojn en Nov-Jorko en 2001, tiuj, kiuj eksplodigis bombojn en Madrido en 2004, kaj tiuj, kiuj eksplodigis bombojn en Londono en 2005. Malmulte ili havas komunan: la tri grupoj apartenis al tute malsamaj nacioj, sociaj klasoj, ktp, kaj eĉ al tute malsamaj specoj de Islamo. Tamen, ĉiuj tri grupoj konsistis el entuziasmaj gimnastejuloj. Iuj eĉ konatiĝis aŭ regule kunvenis en gimastejoj. La artikolo argumentis, ke ĝuste la egoismo kaj la narcisismo de la gimnasteja kulturo ebligis tiujn atencojn.
Eble tiu artikolo volis kritiki la gimnastejan kulturon, sed por mi ĝi pli ŝajnis insulti la bombistojn. Ĝenerale mi admiras tiujn, kiuj riskas siajn vivojn en danĝera agado por politika celo, eĉ se mi ne plene konsentas pri la politika celo - kaj rilate atencojn kontraŭ usona hegemonio ne eblas ne simpatii kun la celo. Tamen, leginte, ke tiuj kuraĝaj batalistoj estis gimnastejuloj, kiuj plej verŝajne parkis siajn aŭtojn en la spaco por handikapuloj, ĉar estus tro da laboro marŝi kromajn dek metrojn, nu, mi ne plu povas same bildigi ilin: mia bela bildo pri Che-Guevara-ecaj batalantoj por la libereco de la homaro tre difektiĝis.
(Eble mi notu, kial mi dum longega tempo ne skribis en ĉi tiu blogo. Nu, okazis kelkaj krizoj en mia vivo: unue estis amaso da laboro, poste mia komputilo paneis, kaj poste mia bela kaj temperamenta kunloĝantino - nu, ŝi estas almenaŭ temperamenta - faris la plej grandan krizon de nia ĝisnuna kunekzistado. Kvankam ŝi ofte faras krizojn, ĉi-foje mi vere pensis, ke la rilato eble finiĝis. Tamen ne. Ĉio finiĝas denove per ploro kaj amoro. Ebrie, ŝi eĉ pardonpetis pro kelkaj el siaj faroj. Nun ĉio statas pli-malpli kiel antaŭe, minus mia plej ŝatata taso kaj kelkaj aliaj aferetoj, kaj plus makulo sur la muro kaj kelkaj gratoj.)